Serengeti Jj1 5b vÇу Aa5Iitvw0Oo ушcVv Nn 6iLp n Op
La savano Serengeti estas la plej granda kaj la plej malnova nacia naturparko en Tanzanio en orienta Afriko. La nomo "Serengeti" devenas el la masaja lingvo, lingvo de la afrika tribo masajoj, kaj tradukeblas kiel "senfina ebenaĵo". La parko situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas inter altaĵo de la vulkano Ngorongoro kaj limo limo inter la ŝtatoj Kenjo kaj Tanzanio preskaŭ ĝis la lago Viktorio. La nacia parko inkluzivas plimulton de la ekosistemo de Serengeti. La teritorio estis proklamita biosfera rezervejo dum la jaro 1929, kaj nacia naturparko dum la jaro 1945.
Tipaj bestoj estas ĉi tie elefantoj, rinoceroj, zebroj, antilopoj, ĝirafoj, leonoj. Sume ĉi tie ekzistas 500 specioj de birdoj kaj 45 specioj de mamuloj.
La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Centraj kaj orientaj mjombaroj
- Joy Adamson
- Nacia Parko Serengeti
Fotoj[redakti | redakti fonton]

akacioj en la parko 
stria gnuo 
Thomson-gazelo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficialaj paĝoj de la nacia parko
- fotoj el la nacia parko
- en la listo de mondaj naturaj heredaĵoj de Unesko
- germanlingvaj paĝoj
- Ndutu